Allan Kardec estis la pseŭdonimo de Hippolyte Leon Denizard Rivail naskita en Lyon (Franclando) la 3-an de Oktobro 1804, en klera familio. Ankoraŭ tre una, li estis altirita de la sciencoj. La faris siajn unuagradajn studojn ĉe la Lernejo de Pestalozzi, en Yverdun (Svislando); de tiu mondkonata edukisto li estis unu el plej distingiĝaj lernantoj kaj de ties edukmetodo li estis plej diligenta propagandisto; aĝante nur dekkvar jarojn, li lernigadis al siaj kolegoj tion, kion li iom post iom ricevadis de siaj instruantoj. La knabo estis edukita en protestantismo, sed, pro intimaj sentoj, li baldaŭ ekpensis ian religian reformon kaj serĉis, de tiam, ian rimedon por unuigi la kredojn; tian rimedon li trovis en Spiritismo.
Li estis membro de pluraj akademioj, inter kiuj la Reĝa Akademio de Arras. De 1835 ĝis 1840 li faris, en sia hejmo, senpagajn kursojn pri fiziko, kemio, anatomio, astronomio k. a. Antaŭ ol sin dediĉi al la studado de la spiritismaj fenomenoj, Kardec laboradis do sur pluraj kampoj de la homa agado kaj postlasis pri tiuj plej diversajn verkojn.
En 1855, kiam la manifestiĝoj de la Spiritoj komencis esti studataj, Kardec ilin serioze ekatentis; lia genio tie tuj ekvidis faktojn, kiuj ekstreme interesus la homon, kaj la principon de novaj naturaj leĝoj, nome de la leĝoj, laŭ kiuj fariĝas la rilatoj inter la videbla kaj la nevidebla mondoj; li konstatis, en la manifestiĝado de la nevidebla mondo, unu el la naturaj fortoj, kies konado solvus multe da problemoj, pro sia strangeco konfuzantaj la homan spiriton. El la «parolantaj tabloj», el laŭŝajne senkaŭzaj frapoj, el la neklarigeblaj movoj de objektoj kaj el multaj aliaj okazoj tiaspecaj, Kardec, kiu, samtempe studadis magnetismon, kolektis elementojn sufiĉajn por verko: la 18-an de Aprilo 1857 venis en lumon la unua eldono de «La Libro de la Spiritoj», lia unua verko pri la afero Spiritismo. Ĝin sekvis: «La Libro de la Mediumoj», Januaro 1861; «La Evangelio laŭ Spiritismo», Aprilo 1864; «La Ĉielo kaj la Infero», aŭ «La Justeco de Dio laŭ Spiritismo», Aŭgusto 1865; «La Genezo, la Mirakloj kaj la Antaŭdiroj», Januaro 1868; k. a. La 1-an de Januaro 1858 li fondis «La Revue Spirite»; la 1-an de Aprilo de tiu sama jaro li fondis, en Parizo, la unuan spiritisman societon regule starigitan, sub la nomo «Societe Parisienne des etudes spirites», kies ekskluziva celo estis la studado de ĉio ajn, kio povus helpi la progreson de tiuĵus naskita scienco.
Nenion li konkludis sen longa observado; kaj de sia zorga, skrupula observado li deduktis la leĝojn de la tiel nomataj spiritismaj fenomenoj. Li pruvis, ke «supernaturaj» faktoj neniel ekzistas, ĉar, efektive, ĉiuj fenomenoj enteniĝas en la Naturo mem.
La 31-an de Marto 1869 la Spirito de Allan Kardec forlasis sian karceron. Dum sia tuta vivo li tenis standardon kun la devizo: «laboro, solidareco, toleremo»; kaj por Spiritismo li starigis la principon: «Ekster karitato ekzistas nenia savo». Li ja komprenis la naturajn leĝojn: ni penu sekvi liajn paŝosignojn.
«La Libro de la Spiritoj» sidigis la bazon de la tuta grandioza konstruaĵo, kaj tial la «Federagao Espirita Brasileira», dezirante diskonigi tra la mondo la verkaron de la «kodiginto de Spiritismo», elektis ne nur ĉi-tiun verkon, sed ankaŭ, kompreneble, Esperanton, por ties diskonigo.
La tradukinto
Rio de Ĵanejro, la 31-an de Januaro 1943.[1]
La Eldonistoj
Por ke nenia konfuzo naskiĝu el la multobla senco de identaj terminoj, la klareco postulas, ke novaj aferoj estu esprimataj per novaj vortoj. La vortoj spirita, spiritualisto, spiritualismo, spiritualista, spiritualisma havas precize difinitan signifon; atribui al ili novan signifon, celante ilin apliki al la doktrino de la Spiritoj, estus pliigi la jam tiel multnombrajn kaŭzojn de dubasenceco. Efektive, spiritualismo estas la malo de materialismo; kiu kredas, ke li havas en si ion krom materio, tiu estas spiritualisto; sed el tio ne sekvas, ke li kredas la ekziston de Spiritoj kaj ties komunikadon kun la videbla mondo. Anstataŭ la vortoj spirita kaj spiritualismo, ni uzas, por nomi ĉi-tiun kredon, la vortojn spiritista, spiritisto, spiritisma kaj spiritismo, kies formo memorigas ties originon kaj radiksencon; tio havas la utilon, ke ili estas perfekte kompreneblaj; kaj, aliflanke, la vorto spiritualismo konservas sian propran kaj ĝustan signifon.
Ni do diras, ke la spiritisma doktrino, aŭ Spiritismo, havas kiel principon la rilatojn inter la materia mondo kaj la Spiritoj aŭ estuloj de la nevidebla mondo. La adeptoj de Spiritismo estas spiritistoj.
La Libro de la Spiritoj enhavas, speciale, la spiritisman doktrinon, kiu sin ligas al la ĝenerala spiritualisma doktrino, kies unu el la eroj ĝi estas. Jen la motivo, kial ni skribas sur la supra parto de la unua paĝo la vortojn Spiritualisma Filozofio.
Estas alia vorto, pri kiu ankaŭ gravas, ke ni nin interkomprenu, ĉar ĝi estas unu el la subteniloj de la tuta morala doktrino kaj objekto de multenombraj diskutoj, pro manko de ĝuste fiksita signifo, nome la vorto animo. La malakordo de opinioj koncerne la naturon de la animo originas el la aparta uzo, kiun ĉiu faras mem de tiu vorto. Perfekta lingvo, en kiu ĉiu ideo estus reprezentata de ĝusta vorto, malebligus multajn diskutojn; posedante unu vorton por ĉiu afero kaj objekto, ĉiuj sin interkomprenus.
Laŭ la opinio de kelkaj homoj, la animo estas la principo de la organa materia vivo; ĝi ne havas ekzistadon propran kaj neniiĝas samtempe kiel la vivo: do, pura materialismo. En ĉi-tiu senco, kaj por komparo, ili diras, ke fendita instrumento, jam ne kapabla eligi sonojn, ne havas animon. Laŭ tiu opinio, la animo estas efiko, ne kaŭzo.
Aliaj kredas, ke la animo estas la principo de intelekto, la universa aganto, el kiu ĉiu estulo sorbas ioman parton. Laŭ la penso de tiuj, en la tuta universo ekzistas unu sola animo, disĵetanta erojn al la diversaj estuloj dotitaj per intelekto, dum ties vivo; ĉiu el tiuj eroj, post morto, revenas al la komuna fonto, kie ĝi miksiĝas kun la tuto, same kiel la riveroj kaj riveretoj refluas en la maron, el kiu ili fontis. Ĉitiu opinio diferencas de la antaŭa per tio, ke, laŭ ĝi, estas en ni io krom materio kaj ke io restas post morto; sed tio estus, pli aŭ malpli, kvazaŭ ĉio forfiniĝus, ĉar, jam ne havante individuecon, ni ne plu konscius pri ni mem. Laŭ tiu opinio, la universa animo estus Dio kaj ĉiu vivanto estus parto de la dia Estulo: ĉi-tio estas ia modifita formo de panteismo.
Aliaj, fine, asertas, ke la animo estas io morala, malsama, sendependa de la materio kaj konservanta sian individuecon post morto. Sen kontraŭdiro, ĉi-tiu estas la plej ĝenerala signifo, ĉar, kun unu aŭ alia nomo, la ideo pri tiu estaĵo, postvivanta la korpon, troviĝas en la stato de kredo instinkta kaj nedependa de ĉiu instruado, en ĉiuj popoloj, kia ajn estas la grado de ties civiliziteco. Ĉitiu doktrino, laŭ kiu la animo estas kaŭzo kaj ne efiko, estas tiu de la spiritualistoj.
Ne diskutante la meriton de tiuj opinioj kaj konsiderante nur la lingvan flankon de la demando, ni diras, ke tiuj tri signifoj de la vorto animo formas tri malsamajn ideojn, ĉiu el kiuj postulus apartan vorton. Ĝi estas trisenca vorto, kiun ĉiu homo povas, ja prave, difini laŭ sia vidpunkto; neperfekteco troviĝas en la idiomo, kiu havas unu solan vorton por tri ideoj. Por forigi ĉian konfuzon, oni devus limigi la signifon de la vorto animo je unu el tiuj tri ideoj; la elekto ne gravas: la tuta demando estas interkompreniĝo, pure konvencia afero. Sajnas al ni pli logike konsideri tiun vorton laŭ ĝia plej vulgara signifo; pro tio, ni nomas animo la nematerian kaj individuan estulon, kiu loĝas en ni kaj kiu postvivas la korpon. Eĉ se ĝi ne ekzistus kaj estus nura imagaĵo, ni bezonus ian vorton por nomi tiun estulon.
Ĉe manko de aparta vorto por ĉiu el la du aliaj punktoj, ni nomas: Vivoprincipo la principon de la materia organa vivo, kia ajn estas ties origino, komunan al ĉiuj vivantaj estaĵoj, ekde la vegetaĵoj ĝis la homo. Ĉar povas esti vivo sen konsidero al pensokapablo, tial la vivoprincipo estas io distingiĝa kaj sendependa. La vorto vivipovo ne esprimus saman ideon. Unuj opinias, ke la vivoprincipo estas propreco de la materio, efiko okazanta tiam, kiam la materio troviĝas en iuj difinitaj cirkonstancoj; aliaj — kaj tiu-ĉi estas la plej ĝenerala ideo, — ke ĝi kuŝas en iu speciala, universe dissemita fluidaĵo, el kiu ĉiu estulo sorbas kaj asimilas ioman parton dum sia vivo, same kiel ni vidas la inertajn korpojn ensorbi lumon; ĝi estus do la vivofluidaĵo, kiu, laŭ iuj opinioj, estus neniu alia ol la elektra fluidaĵo vivigita, ankaŭ nomata magneta fluidaĵo, nerva fluidaĵo k. a.
Kiel ajn la afero estas, unu fakto ekzistas, kiu ne povus esti malakceptita, ĉar ĝi rezultas el observado, nome, ke la organaj estuloj havas en si ian forton, kiu naskas la fenomenon «vivo», dum tiu forto ekzistas; ke la materia vivo estas komuna al ĉiuj organaj estaĵoj, kaj ne dependas de intelekto aŭ de penso; ke intelekto kaj penso estas kapabloj de certaj organaj specoj; fine, ke el la organaj specoj, dotitaj per intelekto kaj penso, unu posedas specialan moralan senton, kiu havigas al ĝi nediskuteblan superecon antaŭ la ceteraj: la homa speco.[2]
Oni komprenas, ke, kun pli ol unu signifo, la vorto animo malakordas nek kun materialismo, nek kun panteismo. Spiritualisto mem povas tute bone kompreni animon laŭ iu ajn el la du unuaj difinoj, sen ia malutilo por la individua nemateria estulo, al kiu li donos alian nomon. Tiu vorto reprezentas do nenian ekskluzivan opinion: ĝi estas ia Proteo, kiun ĉiu alprenas laŭ sia plaĉo, kaj jen la fonto de tiom da diskutoj.
Oni ankaŭ forigus konfuzon, eĉ se estus uzata la vorto animo en la tri nomitaj okazoj, per la almeto de iu kvalita vorto, kiu precize difinus la vidpunkton, laŭ kiu ĝi estas rigardata, aŭ la uzon, kiun oni faras el ĝi. Tiu estus do ĝenerala vorto, kiu reprezentus, samtempe, la principon de la materia vivo, de la intelekto kaj de la moralo, kaj kies sencoj distingiĝus inter si per atributo, kiel, ekzemple, la gasoj distingiĝas unuj de aliaj per la aldono de vortoj: hidrogeno, oksigeno, nitrogeno k. a.
Oni povus do diri — kaj eble estus plej bone: la vivoanimo, por esprimi la principon de la materia vivo; la intelekta animo, por esprimi la intelektoprincipon; kaj la spirita animo[3], por esprimi la principon de nia individueco post morto. Kiel oni vidas, ĉio ĉi estas nura demando pri vortoj, sed ja tre grava demando por interkompreniĝado. El ĉi-tiu vidpunkto, la vivoanimo estas komuna al ĉiuj organhavaj estaĵoj: vegetaĵoj, bestoj kaj homoj; la intelekta animo estas propra al bestoj kaj al homoj; kaj la spirita animo apartenas nur al la homo.
Ni kredis necese insisti pri ĉi-tiuj klarigoj, des pli, ĉar la spiritisma doktrino sin esence bazas sur la ekzisto, en ni, de iu estulo ne dependanta de la materio kaj postvivanta la korpon. Ĉar ni ofte uzados, en ĉi-tiu verko, la vorton animo, tial estis grave fiksi la signifon, kiun ni atribuas al ĝi, por ke okazu nenia miskompreno.
Ni alvenas nun al la ĉefa objekto de ĉi-tiu prepara instruado.
Kiel ĉiu nova afero, la spiritisma doktrino havas siajn adeptojn kaj siajn kontraŭulojn.
Ni provos respondi kelkajn kontraŭdirojn de ĉi-tiuj lastaj, ekzamenante la valoron de la motivoj, sur kiuj ili sin apogas; tamen ni ne arogas al ni esperi konvinki ĉiujn, ĉar multaj kredas, ke la lumo estas farita nur por ili. Ni turnas nin al la personoj bonvolemaj, sen antaŭe pretaj aŭ, spite ĉion, neŝanĝeblaj ideoj, sed sincere dezirantaj instruiĝi; al tiuj ni pruvos, ke la plimulto de la kontraŭdiraĵoj, prezentataj kontraŭ la spiritisma doktrino, originas de nekompleta observado kaj de tro rapida kaj senpripensa juĝo.
Ni rememorigu unue, en malmultaj vortoj, la kreskantan serion de la fenomenoj, el kiuj rezultis ĉi-tiu doktrino.
La unua observata fakto estis la movado de pluraj objektoj; ĝi estis ordinare nomata turniĝantaj tabloj aŭ danco de la tabloj. Sajnas, ke tiu fenomeno estis rimarkita unue en Ameriko aŭ, pli bone, ke ĝi renoviĝis en tiu regiono, ĉar la historio pruvas, ke ĝi okazadis jam en la plej antikva tempo; ĝi fariĝis kune kun strangaj cirkonstancoj, kiaj eksterordinaraj bruetoj, frapoj sen ia konata evidenta kaŭzo. De tie ĝi rapide disvastiĝis tra Eŭropo kaj aliaj partoj de la mondo. Komence, ĝi estis akceptita kun granda nekredemo; sed la multeco de la eksperimentoj baldaŭ disfandis la dubojn pri ties realeco.
Se tiu fenomeno limigus sin al la movado de materiaj objektoj, ĝi povus do esti klarigita kiel efiko de kaŭzo pure fizika. Tro nesciaj ni ankoraŭ estas, ke ni konus ĉiajn kaŝitajn naturajn agantojn, kiel ankaŭ ĉiujn proprecojn de tiuj jam al ni familiaraj; cetere, la elektro ĉiutage kreskigas la multenombrajn rimedojn, kiujn ĝi havigas al la homo, kaj ŝajnas destinita heligi la sciencon per nova lumo. Ne estus do neeble, ke la elektro, modifita de certaj cirkonstancoj, aŭ de alia nekonata aganto, estus la kaŭzo de tiu movado. La kunsido de multe da homoj — kio pligrandigus la agpovon — laŭŝajne apogis tiun teorion, ĉar oni povus rigardi tiun kolekton kiel multoblan pilon, kies potenco estus rekte proporcia al la nombro de ties elementoj.
La ronda movado havis nenion eksterordinaran, ĉar ĝi troviĝas en la Naturo mem; ĉiuj astroj movas sin ronde; oni povus do sin trovi antaŭ malgrandmezura kopio de la ĝenerala movado de l' universo aŭ, pli ĝustadire, ke ia ĝis tiam nekonata faktoro povis okaze naski ĉe la malgrandaj objektoj, en difinitaj kondiĉoj, ian energion similan al tiu, kiu puŝas la mondojn.
Sed tiu movado ne ĉiam estis ronda; ofte ĝi estis intermita kaj tute neregula; la objekto estis vigle skuata, renversata, trenata en ia ajn direkto kaj, kontraŭ ĉiuj leĝoj de la statiko, levata de sur la planko kaj senapoge tenata en la aero. En tiuj faktoj estis nenio, kio ne povus esti klarigita per la influo de iu fizika nevidebla aganto. Ĉu ni ne vidas, ke la elektro faligas konstruaĵojn, elradikigas arbojn, malproksimen ĵetas, altiras aŭ repuŝas la plej pezajn korpojn?
La strangaj bruetoj kaj krakoj — se oni akceptas, ke ili ne estis unu el la ordinaraj efikoj de la dilato de la ligno aŭ de ia alia hazarda kaŭzo — povus ja origini el la densiĝo de iu kaŝita fluidaĵo: ĉu la elektro ne okazigas la plej fortajn bruegojn?
Ĝis tie ĉi, kiel oni vidas, ĉion povus enhavi la kampo de la pure fiziologiaj kaj fizikaj faktoj. Ne elirante el ĉi-tiu klaso da ideoj, oni tie havis temon por studado serioza kaj inda je la atento de la scienculoj. Kial tio ne okazis? Ĉagrenas diri: tio venas de kaŭzoj, pruvantaj, inter miloj da similaj faktoj, la frivolecon de la homa spirito. La vulgareco de la objekto, ĉefe uzata ĉe la unuaj eksperimentoj, eble kunhelpis por tiu indiferenteco. Kian influon ofte havis iu vorto sur la plej gravan aferon! Ne konsiderante, ke la movado povus esti komunikata al iu ajn objekto, oni daŭrigadis plu la eksperimentojn per la tabloj, sendube pro tio, ĉar tiu-ĉi meblo estas la plej oportuna, kaj ĉar oni pli nature sidas ĉirkaŭ tablo ol ĉirkaŭ alia meblo. Nu, la superaj homoj estas kelkafoje tiel infanecaj, ke ne estus neeble, ke certaj eminentaj spiritoj opiniis nedigne okupiĝi pri tio, kion oni interkonsentis nomi la danco de la tabloj. Estas probable, ke, se la fenomeno, rimarkita de Galvani, estus rimarkita de nekleraj homoj kaj ricevus burleskan nomon, ĝi ankoraŭ malŝatinde kuŝus apud la magia vergeto. Efektive, kiu scienculo ne opinius, ke li malaltiĝus de sia piedestalo, se li okupiĝus pri la danco de la ranoj?